Le centième Congrès mondial d'espéranto à Lille, capital du Nord de la France.


REZOLUCIO DE LA 100-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO


Lillo, Francio, la 1-an de aŭgusto, 2015
La 2 695 partoprenantoj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte el 82 landoj, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio,

diskutinte

la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno,

volante

kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko,

konstatas,

ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro;

asertas,

ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon;

atentigas,

ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare;

instigas

ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon;

ree dediĉas

sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.
6-A AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO OKAZOS EN BURUNDO EN 2016
Konforme kun decidoj faritaj en la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6-a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo.
La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de la titolo "6-a AKE" por la aranĝo anoncita por la fino de 2015 ne havas aprobon de la Afrika Komisiono de UEA nek de la Estraro de UEA. Ĉar laŭ la provizoraj informoj ĝi havos indan enhavon, ĝia preparado kompreneble rajtas pluiri kaj UEA ankaŭ povos helpi diskonigi ĝin, sed ne sub tiu nomo.
La Estraro de UEA

UEA PREMIIS DEK DU ELSTARAJN AGANTOJN

En la Solena Fermo de la 100-a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj:

Diplomo pri Elstara Agado:

Richard DELAMORE

(Aŭstralio) pro la realigo de la reta Esperanto-Televido;

DOI Chieko

(Japanio) pro longtempa redaktado de "Esperanto en Azio";

Ilona KOUTNY

(Pollando) pro la gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato A. Mickiewicz en Poznano;

Birthe LAPENNA

(Danio) pro konservo de la la materialoj pri la Montevidea rezolucio k.a. dokumentoj de Ivo Lapenna ĉe la Dana Ŝtata Arkivo;

Ĵak LE PUIL

(Francio) pro la eldonado de la revuo "La KancerKliniko" ekde 1976;

Ana MANERO

(Hispanio) pro la gvidado de la projekto Bitoteko de Hispana E-Federacio;

Chuck SMITH

(Germanio) pro la realigo de la Esperanto-kurso en Duolingo;

László SZILVÁSI

(Hungario) pro informa kaj ĵurnalisma Esperanto-agado;

Francisco L. VEUTHEY

(Nederlando) pro la realigo de 75 filmoj por la Reta Kinejo de UEA;
Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia pro la organizado de Esperanta Filmfestivalo.

Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Rogener PAVINSKI

(Brazilo) pro kontribuado al la muzika E-kulturo;

WANG Chongfang

(Ĉinio) pro esperantigado de ĉina literaturo kaj pro vortara laboro;



UK LIlle 2015 UK LIlle 2015 UK LIlle 2015 UK LIlle 2015 UK LIlle 2015 UK LIlle 2015
UK LIlle 2015

Les rencontres.

UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015

Photos diverses

UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015
UK LIlle 2015

Rendez-vous à NITRA en 2016...

UK LIlle 2015

Rendez-vous à Seoul en 2017...

UK LIlle 2015



5919 1